WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Kronikoj 21
20 - Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la anĝelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kaŝis. Ornan tiam estis draŝanta tritikon.
Select
1 - Satano leviĝis kontraŭ Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.
2 - Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo: Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.
3 - Joab diris: La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili ĉiuj, ho reĝo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio fariĝu kulpo sur Izrael?
4 - Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon.
5 - Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.
6 - La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, ĉar antipatia estis al Joab la vorto de la reĝo.
7 - Kaj tiu afero malplaĉis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.
8 - Tiam David diris al Dio: Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; ĉar mi agis tre malsaĝe.
9 - Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:
10 - Iru kaj diru al David: Tiele diras la Eternulo: Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi.
11 - Kaj Gad venis al David, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Akceptu por vi:
12 - aŭ dum tri jaroj estos malsato en la lando; aŭ dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontraŭuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aŭ dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj anĝelo de la Eternulo ekstermados en ĉiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.
13 - Tiam David diris al Gad: Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, ĉar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
14 - Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.
15 - Kaj Dio sendis anĝelon al Jerusalem, por fari en ĝi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo-ekstermanto: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo staris tiam apud la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
16 - David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la ĉielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejaĝuloj, kovritaj per sakaĵoj, ĵetis sin vizaĝaltere.
17 - Kaj David diris al Dio: Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonaĵon; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.
18 - La anĝelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
19 - Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.
20 - Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la anĝelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kaŝis. Ornan tiam estis draŝanta tritikon.
21 - Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la draŝejo kaj adorkliniĝis antaŭ David vizaĝaltere.
22 - David diris al Ornan: Donu al mi la lokon de la draŝejo, por ke mi konstruu sur ĝi altaron al la Eternulo; pro ĝia plena prezo donu ĝin al mi, por ke ĉesiĝu la pesto inter la popolo.
23 - Kaj Ornan diris al David: Prenu al vi; mia sinjoro la reĝo faru tion, kio plaĉas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la draŝilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; ĉion mi fordonas.
24 - Sed la reĝo David diris al Ornan: Ne; mi volas aĉeti pro plena prezo; ĉar mi ne oferportos vian propraĵon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.
25 - Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.
26 - Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la ĉielo sur la altaron de la brulofero.
27 - Kaj la Eternulo ordonis al la anĝelo, ke li remetu sian glavon en ĝian ingon.
28 - En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.
29 - La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altaĵo en Gibeon.
30 - Sed David ne povis iri antaŭ ĝin por demandi Dion; ĉar lin timigis la glavo de la anĝelo de la Eternulo.
1 Kronikoj 21:20
20 / 30
Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la anĝelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kaŝis. Ornan tiam estis draŝanta tritikon.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget